International
Evangelisation
Portal

 


prayer

mp3 - Tv

postcards

TOP lista

Catalog


promotion

English
Espanol
Cestina
Esperanto

Polski
Italiano
Bulgarian
Greek

Deutsch
Ukrainian
Lithuanian
Nederlands

Francais
Norsk
Belarusian
Japanese

Pycckuu
Roman
Slovencina
Slovensky

Portugues
Magyar
DanishArabic

World Christian Websites Catalogue »

 

 

 

image  

Kiam io nin premas ni devas redoni tion al Jesuo kaj vidi en tiu-ĉi malsukceso nur momenton, kiu forpasas. Ĉar ,,pri plimulto da aferoj, kiuj ŝajnas al ni >teruraj< ni ne memoras jam post kelkaj tagoj“...
Fonto: Cindy Francis, Malgranda konsulta libro por enamiĝintaj, Poznań 1993
Redaktis: Katarzyna Ledwoń
Tradukis: Bogusław Sobol

fot. Adam Brzoza


image  

Se Dio volas, por ke ni estu sanktaj, sendube Li donas al ni necesajn gracojn, por atingi
la celon. Ĉion, kion Jesuo faris por ni, aŭ kion donis kaj lasis, ĉio tio estas ne nur por nia
savo, sed ankaŭ por nia sanktigo. Deziro, ĝojo, ni volus diri la ambicio de Jesuo estas ĝus-
te vidi nin kiel sanktuloj.

Traduko: Bogusław Sobol

p. Lorenzo Sales


image  

Hodiaŭ tiel ofte la vivo estas neniigata, malrespektata,forprenata...
Kaj ĝi ja estas la eksterordinara donaco de Dio.
,,Kiel grandegan konfidon la Kreinto por ni havas!Li fidas al. vi,
al mi, al. persono, kiun tre ege amas. Li amas tiel forte, ke donas
la ekziston”. Ni lernu respekti ĉiun estaĵon, kreitaĵon.

Redaktis: Katarzyna Ledwoń
Esperantigis: Bogusław Sobol

Foto: Łukasz Szymański


image  

Kiam io nin premas ni devas sin doni al. Jesuo kaj vidi en tiu ĉi malsukceso nur momenton, kiu forpasas. Ĉar "pri plimultaj da aferoj, kiuj ŝajnas al ni >teruraj<, ni ne memoras jam post kelkaj tagoj“.

Fonto: Cindy Francis, Malgranda konsulta libreto por enamiĝintaj, Poznań 1993
Redaktis: Katarzyna Ledwoń
Tradukis: Bogusław Sobol

fot. Iwona Przekop


image  

Kiam io nin premas ni devas sin doni al. Jesuo kaj vidi en tiu ĉi malsukceso nur momenton, kiu forpasas. Ĉar "pri plimultaj da aferoj, kiuj ŝajnas al ni >teruraj<, ni ne memoras jam post kelkaj tagoj“.

Fonto: Cindy Francis, Malgranda konsulta libreto por enamiĝintaj, Poznań 1993
Redaktis: Katarzyna Ledwoń
Tradukis: Bogusław Sobol


image  

,,Multaj homoj timas, ke la akcento de maria pieco povas domaĝi respekti Dion. Sendube temas pri falsaj formoj de maria kulto same kiel al ĉiuj falsaj personoj de amo al proksimulo kaj Dio mem(...) Sed ĉiu sincera, vera amo al la proksimulo gvidas tiom pli efike kaj rapide al Dio, kiom ĝi estas pli granda kaj profunda. Do viro edzinigita ne sanktigos sin pro tio, ke pro la amo al. Dio eksigos sian edzinon tute en la ombron, sed pro tio, ke amos ŝin, kiel Kristo amis la Eklezion kaj donis sin por ĝi. Same dank” al ĉiuj formoj de vera amo al Maria kreskas amo al Kristo.”

Fonto: O.Georg, Fatima ĉiam aktuala, Pallotinum, Poznań 1994
Redaktis: Katarzyna Ledwoń
Tradukis: Bogusław Sobol


image  

„La problemo de kredo preskaǔ ĉiam kuniĝis kaj kuniĝas kun homoj. La kredo estas graco, sed plejofte, kvankam ne ĉiam, ĝi venas pere de homoj. Simile kredeble aspektas ankaǔ la perdo de la kredo. Oni perdas ĝin ofte ankaǔ pere de homoj. Parto de miaj interparolantoj ne havis bonŝancon al homoj. Foje ili estis la plej proksimaj, foje la pli foraj, nerare pastroj. Ĉi tiuj homoj ne estis bonaj atestantoj de la Evangelio”.

Fonto: Ks. Jan Pałyga SAC, Wiara niewiara, Wydawnictwo Pallottinum.
Traduko: Stanisław Płachta OFM

foto: Cyprian Pawlaczyk


image  

„Mi renkontis anĝelon, kiu diris al mi, ke Dio min amas. Li aspektis kiel homo. Pli frue neniu parolis al mi tion, do de kie mi estus scionta tion?” – Tomaso Budzyński, lidero de la ensemblo “Armeo”. Kiel asertas la muzikisto, lia transformiĝo komenciĝis per emocio, dum la koncertoj li spertis „strangajn mistikajn statojn”, li ŝanĝadis la tekstojn de kanzonoj al vortoj dirantaj pri Jesuo, pro kio li estis multfoje primokita, kaj eĉ surkraĉita. A/A

Fonto: Marcin Jakimowicz, Wyrwany z paszczy smoka, Gość Niedzielny nr 15/2003.
Traduko: Stanisław Płachta OFM
Foto: Ewa Adamska Lisowska

Foto: Ewa Adamska Lisowska


image  

„Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: „Antaǔ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos Min”. Kaj pripensinte, li ekploris”. (Mar 14,72)
Petro, kial vi ploras? Mi estas kortuŝita pro viaj larmoj. Kiam mi falas en laǔvican embarason, kiam ĉiutage mi forgesas pri Jesuo, viaj larmoj rememorigas al mi Lian rigardon. Petro, nun mi komprenas kial Jesuo nomis vin la Roko, ĉar vi scias ami malgraǔ fableco.

Fonto: A/A
Traduko: Stanisław Płachta OFM

fot. Andreas Babik


image  

Estas neeble, ke pekus la homo, kiu preĝas.
“Nenio estas tiom grava kiel preĝo; ĝi kaǔzas ke kio neeblas, tio fariĝas ebla, kio malfacilas, tio fariĝas facila. Estas neeble, ke pekus la homo, kiu preĝas”.
“Eblas preĝi ofte kaj arde. Eĉ en foirejo kaj dum soleca promeno, sidante en sia butiko, same aĉetante aǔ vendante, kaj eĉ ĉe kuirado“.

Fonto: Katechizm Kościoła Katolickiego, 2743, 2744.
Traduko: Stanisław Płachta OFM

Foto: Marcin Wilk


  ==>