Akvo kun salo
Akvo kun salo
Rakontas Janina el Varsovio, el Paroĥo al Dipatrino de Lurdo: En novembro de 1996 j. unu el pastroj Mikelanoj dum la dimanĉaj Mesoj predikis en preĝejo pri la rolo de S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo kaj de Gardanĝeloj en la kristana vivo. Estis distribuataj ankaǔ diversaj materialoj pri ĉi tiu temo. Mi aĉetis unu el libretoj kaj finlernis preĝi la kroneton al S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo kaj al Anĝel-ĥoroj. Ĉi tiun kroneton mi preĝis ĉiutage ekde oktobro 1997, petante resanigon per propeto de S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo. De 17 jaroj mi havis survizaĝe polipon, kiu pligrandiĝadis. La kuracisto, kiun mi aliris, diris, ke oni devas atendi, ke provizore nenion eblas fari. Ĝuste en oktobro 1997, kiam mi finantis preĝon, mi ekaǔdis la vortojn: „Akvo kun salo“. Mi almetis por nokto kompreson el sala akvo. Ellitiĝante matene mi rimarkis, ke la bruna polipo je grandeco de unuzlota monero, komencis disfali. Denove por la sekva nokto mi faris salan kompreson – la polipo malaperis, restis nur preskaǔ nerimarkebla spuro. Mi dankas al S-ta Miĥaelo pro ĉi tiu resanigo.
Redakcio: Ni dankas al Dio per propeto de S-ta Miĥaelo por tiu mirinda recepto, kiun li donis al Janina. Ni ĝojas, ke ŝi persistis en preĝado dum tuta jaro. Ni ĉiuj vokadu kun fido al S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo, Estro de la Mistika Korpo de Kristo, por ke nin subtenu li mem kaj per siaj Anĝeloj.
Fonto: Dumonatalo de la Honorantoj de S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo kaj de Anĝeloj
„Któż jak Bóg” [Kiu se ne Dio]
Traduko: Stanisław Płachta OFM