La mirakle savita

Li mirakle savita
Tareza el Varsovio: Mi estis juna edzino. En la sepa monato de la gravedeco, pro la malakordo de sangogrupoj mia kaj de la edzo, kuracistoj faris cezaran tranĉon. Naskiĝis bela knabeto, mi rigardis lin en inkubatoro. Post kelka tempo montriĝis, ke en la hospitalo regas epidemio. Malsaniĝis 14 novnaskitoj, kaj inter ili mia infano. Laŭ propra postulo ni transportis lin al la klinika hospitalo ĉe strato Litewska. Ĉi tie komenciĝis batalo por lia vivo. Lia stato estis grava, al li estis havigata oksigeno. La kuracistoj nemulte esperigis. Ni ĉiuj familianoj ekis varmege preĝi. Ĉiutage ni iradis kun la panjo kaj mia fratino al la preĝejo, petegante la miraklon de lia resaniĝo. La kuracistoj informis nin, ke bronkoterapio jam ne estis necesa, sekvis eta plibonigo. Ni dankis al Dio kaj plu sendadis petegojn pri la miraklo de sano. Fine oni ellasis mian fileton el la hospitalo, dume mi eksciis, ke 13 novnaskitoj, kaj aldone naskitaj en normala templimo, bedaŭrinde mortis. Mia filo nun estas jam plenaĝa viro, havas pli ol 25 jarojn. Kaj mi daŭre dankas al Disinjoro pro la savo de mia filo disde la morto en lia infanaĝo. Mi finkomprenis, ke ĉio devenas de Dio, estas Lia donaco. Oni devas nur preĝi, ĉar Sinjoro Jesuo diris: Petu, kaj vi ricevos. Mi konvinkiĝis pri tio tiomfoje. Al Dio estu gloro!
Fonto: Dumonatalo de la Honorantoj de S-ta Miĥaelo la Ĉefanĝelo kaj de Anĝeloj “Któż jak Bóg” [Kiu se ne Dio}
Traduko: Stanisław Płachta OFM