Mi ne volas esti katekisto!

Mi ne volas esti katekisto!

Johano Pociej. Mi finstudis arkitekturon. Antaŭ dekdu jaroj mi forveturis al Aŭstrio, tie mi bone perlaboradis. Tamen mi ne sentis kontenton pri la vivo, io estis „ne tiel”. Mi havis multe da libera tempo post laboro kaj tiam, unuafoje en la vivo, mi komencis vere sincere preĝi. Pli frue, jes, mi estis kredanto: mi ne preterlasadis la dimanĉan Sanktan Meson, mi agadis en akademia paŝtista prizorgo, mi opiniis min piulo. Tamen kiam hodiaŭ mi rigardas mian staton, do mi vidas, ke en ĉio tio ne estis enpenetro en la volon de Dio, sed nur „teni decan nivelon”.

La tempon de tiu ekbruligado de la vivo de preĝado mi rememoras kiel la plej belajn momentojn de la vivo. Mi ellitiĝadis je la sesa matene kaj iris al parko por preĝi. Post laboro mi preĝadis, la destinitan por koncerna tago, rozarian parton, tutan tempon havante la plenan konscion: al Kiu kaj kion mi parolas. Post la rozario mi iris al Sankta Meso. Mi memoras, kiel iutage mi ekkonsciis, tiom ege profunde, ke mi konsumadis la Korpon de Kristo. Mi revenantis hejmen ripetante konstante: „Hodiaŭ mi konsumadis Vian Korpon”. Pli frue milfoje mi komuniiĝis, sed neniam tiom profunde mi travivis tion. Ĉiutage vespere mi legis la Sanktan Skribon, la traktaton de S-ta Tomaso el Akvino „Pri la kredo” kaj skribaĵojn de S-ta Johano de la Kruco, plej ofte „La spirita kanto”-n.

Proksimiĝante al Dio mi komencis rimarki la kaŭzojn de mia spirita malproksimiĝo. Tio estis akurate kaŝataj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ne opiniis peko. Mi komencis purigi la vivon en ĉiu detalo kaj klopodis senkondiĉe plenumadi la volon de Dio.

Post kelka tempo mi komencis pripensadi, ĉu tiuj grandiozaj sentoj plenigantaj mian animon ne estas foje trompado sin mem. Tiam Dio donis al mi la signon, ke ĝi estas bona vojo. Kiam mi alveturis viziti la gepatrojn, mia panjo etendis la manojn je mia vido kaj diris: “Vi preĝis por mi!” Mi ekstaris surprizita, ĉar al neniu mi rakontis pri miaj preĝoj, nek des pli pri tio, ke ĉiun rozarion mi oferis por mia panjo. Kiam tiel mi rigardis sur ŝin, ŝi aldiris: “Mi sentis ĉi tion”. Mi ne devas paroli, kiel mi estis tiam kortuŝita.

Iun monaton poste mi konfesis al mia edzino, ke mi sentas ke Disinjoro volas ke mi faru ion alian en la vivo, ion pli senpere por Li. Mia edzino refutis senpripense: “Do vi iĝu katekisto”. Mi indignis, mi prikonsideradis iun redakcion aŭ konsultejon, sed laika katekisto? Neniam! Lernejo ĉiam estis lasta laborloko, kiun mi elektus.

Mi preĝis plue, sed nun la preĝado fariĝis malfacila. En aŭgusto kun la familio mi veturis al Kaŝubio kaj tie iun vesperon, mi iris al apuda arbaro, por trapreĝi la rozarion. Mi travivis tiam la pezan internan provon. La kompleta mallumo, la terura korpremo, la tento pri malemo. Koŝmaraj pensoj amasiĝantaj en la kapo, ke tiom da tempo jam pasis kaj neniom mi faris. Mi ne ĵetis tiam la rozarion en arbustojn eble nur pro tio, ke dum la jarduono mi klopodis plenumadi la vortojn de Kristo en ĉiu detalo. Hodiaŭ rigardante tiun momenton mi komprenas, ke plenumiĝis sur mi Liaj vortoj pri la konstruado sur roko kaj sur la sablo.

Post kelkaj tagoj mi estis reveninta en Aŭstrion. Iunokte mi ekkonsciis, ke la vortoj: “Iru kaj proklamu la regnon de Dio” estas direktitaj al mi kaj ke mi faru tion kiel … katekisto! Mian animon penetris io admirinda, tia klaro kaj leĝereco. Mi estis denove naskita – de la Spirito. La ringego de la menson ĝenigaj imagoj, opinioj, sentoj pri tio, kion valoras aŭ ne valoras fari en la vivo, ĉesis ekzisti.

Mi telefonis al la edzino, ke ŝi eksciu, kiel iĝi katekisto. Montriĝis, ke ekzistas Katekista Kolegio, kiun oni devas fini, kaj ke post tri tagoj okazos la enkonduka ekzameno. Denove mi ekvidis en tio la fingron de Dio.

Mi ekzameniĝis kaj komencis ĉagreni. La universitata jaro komenciĝas en oktobro, la kontrakton kun firmao mi havis subskribitan ĝis la jarfino, mi volis ankoraŭ ion demeti antaŭ reveno al Pollando. Kiel kunigi la studadon en Pollando kun la laboro en Vieno? Kaj tiam, meze de septembro, oni vokis min al direkcio de firmao. Mi sciiĝism ke la firmao havas embarasojn kaj oni devas maldungi min preskaŭ tuj. Eble neniu estis tiel feliĉa kiel mi, aŭdante similajn vortojn. Mi sciis, ke Dio forigas de sub miaj piedoj la lastan ŝtipon, kiun per propraj fortoj mi ne kapablus forigi. Mi revenis por ĉiam en Krakovon.

La daŭrigo de la historio de efikeco de la Dia Mizerikordo, estas same bela, kiel tiu supre menciita. Mi finis la Kolegion, poste la magistrajn studojn. Mi katekizas la naŭan jaron. Kia estas ĉi pano, ekkomprenos nur tiu, kiu mem ĝin manĝis. Ĉiukaze – la konscio pri la proksima ligo kun Kristo rekompencas ĉion.

Lingva korekto: Kasia Ledwoń
Teologia korekto: pas. Rafał Zieliński
Tradukis: Stanisław Płachta OFM