Tragedion preventis la rozaria pregxo

Tragedion preventis la rozaria preĝo

En la vivo de Renata Dio estas tre grava. Ɯi klopodas ofte paroli al Li, atente aƭskulti Lian vorton. La plimulton de siaj vivdecidoj Ɲi faris post ekkonado, foje longa, de la Dia volo. En septembro 2001 Dio donis al Ɲi laƭvican klaran signon de sia amo, esprimata per zorgema protekto.

Estis sabato, tuj post la kvina horo Renjo iris al stacidomo. Ɯi estis forte dormema kaj la pensoj prefere lante cirkulis en Ɲia kapo. Ɯi malfruis al la aƭtobuso je 5.13. Kiam Ɲi atendis la aƭtobuson je 5.30, tiam Ɲi eksentis la internan urĝadon: “Preĝadu la rozarion”. Ɯi atendis la buson je 5.30. – Ĝenerale mi sidiĝas ĉe dekstra flanko en aƭtobuso, ĉar el priaƭskulto en juĝaferoj mi scias, ke ĉi flanko estas pli sekura – Ɲi raportas.

– Mi intencis eksidi en la profundo de aƭtobuso, ĉar mi volis fari meditadon. Sed aĉetado de bileto daƭris plilonge ol kutime kaj restis neokupita nur la unua sidloko. Mi ne Ɲatas tie sidi, ĉar mi timas ke dum abrupta bremsado mi transsaltos la barieron. Sed fine mi eksidis tie. La aƭtobuso ekveturis, la stiristo enƝaltis radioricevilon, Renjo sidlokiĝis kun sia granda dorsosako, valizo kun laptopo, kasetujo kin kasetoj kaj diktafono por registri lekciojn. Ɯi veturis al klerigejo. Kaj denove tiu urĝado: “Preĝu la rozarion”.

Iome mi ne volis, ĉar la radio ludis laƭte, kaj sur la unua sidloko tio ĉi estis forte aƭdebla. Sed la urĝado estis intensega – neniam tiel klare ĉi tion mi ricevadis. Mi komencis preĝi. Ĉirkaƭ du, tri kilometrojn ekster urbo, sur la haltejo en loko Szczęsna, elbusiĝis pliaĝa sinjoro, videblas ke terkulturisto, la vizaĝo laborlaca. – Ni malsuprenveturis de la viadukto kaj eniris sur landan vojon n-ro 7 – rakontas Renata. Ĉirkaƭ 200 metrojn post la descendvoja fino estis laƭvica bushaltejo. Tie ĉi enbusiĝis du personoj: virino kaj viro. – Ni jam ektrafikis kaj sekvis dufoja frapo – Ɲi rememoras. – De supre muro, pluvo da vitroj. Paniko ne estis, ne estis krioj, akrasonoj – Ɲi diras.

Tomek, kiu veturis al Varsovia klerigejo, pereis tuj surloke. Poste en hospitalo mortis dua persono. Kolego de Tomek veturis al laboro en Tarczyn (ĉirkaƭ 12 km-ojn for de Grójec), diris al li: “Vi veturas pli foren, al Varsovio, do eksidu ĉe fenestro”. Pro tio la kolego transvivis, kaj Tomek pereis. Ses aliaj personoj estis vunditaj.

La akcidento okazis inter la 5.40 kaj 5.45, ĉirkaĆ­ 5 km ekster urbo en loko Koƛmin. – Kiam mi eliris el aĆ­tobuso kaj iom turnis la kapon, mi vidis grandan grizan metalan krucon – parolas Renata. – La kamiono, kiun frapis nin, haltis ĉirkaĆ­ 200 metrojn plifore – Ɲi aldiras. La aĆ­tobuso staris forte flankenklinita. Tiu fosaÄ”o amortizis la forton de falo kaj certe tio ĉi savis multajn pasaĝerojn. – Estas tre mirinde, sed mi restis tute sana – certigas Renjo.

– Evidente krom tio, ke longe mi ne povis psike restabiliĝi. Ja, ne sciate kial, mi eksidis sur la tre danĝera sidloko en la bus-antaƭo. Hodiaƭ mi scias, kiucele estis tiu urĝado por preĝi. Sinjoro Dio etendis sian manon kaj Ɲirmis min. Eble ĉi modesta preĝo helpis ankaƭ al aliaj pasaĝeroj – meditas la feliĉe savita.

De tiu tempo Renata klopodas atente aƭskulti siajn pensojn, sentojn, ĉar pere de ili Dio parolas. Ɯi volas ĉiam esti preta je Liaj, eĉ delikataj alvokoj, ĉar ja homoj, kiuj bezonas helpon ĉiutage, estas multegaj.

AĆ­toro: Krzysztof Nowicki
Lingva korekto: Maria Strzelecka
Teologia korekto: Pas. PaweƂ Romanowski
Tradukis: StanisƂaw PƂachta OFM