Internacia Centro de Evangelizado tra la Interreto
 
 

Al pli gravaj demandoj ni provos respondi en punktoj.

 

Kial fine estas bezonaj homoj el aliaj landoj

Por ke la portalo povu eficiente funkcii en ĉiu lingvo, devas ekzisti grupo da homoj, kiu havos eblecon kune labori kaj preparadi ĝin. Necesas homogena agado kaj centra administrado. Koncernaj personoj kreados por si kunlaborantojn en siaj landoj tiel, kiel ni faris tion por la pola lingvo; la tutan tempon ili estos disponeblaj. Oni bezonas iun, kiu sperte konas koncernan lingvon.

 

Kie ili loĝos

Ni luos grandajn loĝejojn en loĝblokoj, kie ili loĝos po kelkaj personoj.

 

Kie ili laboros

En la urbocentro de Lodzo, pas. paroĥestro Edward Wieczorek ebligis tiucele uzadon de ĉambregoj troviĝantaj ĉe la paroĥejo. Ne estas ekskludite, ke ĝis oni aranĝos tuj la tutan komputilan instalaĵon, ni laboros en t.n. interretaj kafejetoj, parto da personoj ĉe la paroĥejo.

 

Kiu financos la alvenon kaj restadon de tiuj personoj

Mi profunde kredas, ke homoj de koncerna lando financos la restadon de unu persono el inter si (ĉirkaǔ 250 $ monate – por luo de loĝejo, nutrado, asekuro kaj etaj elspezoj). Mi kredas ankaǔ, ke ektroviĝos donacantoj, kiuj pagos la restadon de personoj el pli malriĉaj landoj – Rusio, Litovio, Belorusio, Ukrainio

 

Al kiu transdoni monon

Koncerna lando sendante sian personon mem sendos je ties konto la vivtenajn rimedojn. La portalo ne peras en kolektado kaj transdonado de mono.

 

Ĉu ĉiu volanta persono povas veni al la Centro

Ne, nur la persono kiu plenumas postulojn de la Centro. Pri la veno al la Centro decidos centrejo el koncerna lando, akorde kun la Centro. Ĉiu persono, kiu venos al la Centro, nepre devos akiri tre bonan opinion de sia pas. paroĥestro.

 

Kiun lingvon oni devas koni

La anglan, almenaǔ en elementa grado. En ĉi tiu lingvo ni ĉiuj inter-kompreniĝados.

 

Kiel estos kreata la Centro

De fundamentoj, se iu serĉos komforton kaj senecon de malfaciloj do prefere li ne alvenu. Oni bezonas homojn paciencajn kaj persistajn, elprovitajn, kiuj ne kapitulacas en strebado al bono. Oni bezonas homojn laboremajn, kiuj volas agi nur kaj ekskluzive por la gloro de Dio.

 

Por kiom da tempo devas alveni koncernaj personoj

Ni akceptis la kontraktan periodon – 1 jaro. Ĉiufoje koncernan personon oni devos prepari kaj kutimigi al laborado. Tro oftaj interŝanĝoj povas iom disbati laborojn. Post unu jaro povas veni alia persono aǔ resti plilonge. Tamen pri tio decidas la centrejo, kiu sendas tiun el sia lando.

 

Ĉu estas bezona iu antaǔpreparo

Ĉefe la praktika pri informadiko – komputilo, Interreto, lerta tajpado per ĉiuj fingroj (eblas tion ellerni dum 3 semajnoj po 20 minutoj tage).

 

Kiam estas planata la alveno de tiuj personoj al Lodzo

Ni volas, ke ĉiuj alvenu en la sama tempo, por ke ni kune komencu laborojn.

 

Ni serĉas personojn, kiuj direktus preparon de tia agado en la lando, en kiu ili loĝas.

 

Top listo da kristanaj paĝoj